![]() | |
---|---|
Bulgario | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | BG |
Trilitera kodo | BGR |
Cifera kodo | 100 |
ISO 3166-2:BG estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Bulgarion. La kodojn havas 28 provincoj (bulgarlingve nomataj "области", oblasti; singulare "област", oblast, komparu la artikolon "oblasto"). Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas BG, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Bulgario. La dua parto estas du ciferoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search